Papa dokumento estas ĉiu genra ilo per kiu la papo manifestas sian penson. La papo, do, komunikas sian penson kaj sian volon pere de la sekvaj tipoj de dokumentoj (aranĝitaj laŭ graveco):
Apostola konstitucio, elmetita pro aferoj koncernataj definitivan instruon aŭ dispoziciojn de certa rangeco. La plejgranda parto de la apostolaj konstitucioj koncernas la starigon de diocezoj aŭ ekleziaj provincoj. Ĝi estas dirata ankaŭ “rekta”.
Dokumentoj klarigantaj la doktrinon:
Encikliko, papa letero rilate temojn dokrinajn, moralajn kaj sociajn, adresita al ĉiuj fideluloj.
Apostola instigo, kutime apoganta konkludojn de aliaj ekleziaj organismoj, kiel okaze de sinodoj de episkopoj: tial oni diras "Apostola instigo postsinoda".